111 Fabloj - Страница 98

Изменить размер шрифта:

VULPO

Matene sur glaci', el truo traborita,
Jen Vulpo trinkis dum grandega frost'.
Chu pro destin' au pro hazard' subita
La vosto de la Vulp' farighis akvumita;
Do alfrostighis al glad' la vost'.
Ne grandas malfelich', facilas la korekto:
Necesas strech' — ioma kaj sen fort';
Nur kelkaj haroj mankus en difekto,
Kaj lau felicha sort'
Forkurus mia Vulp' en plej bonega ord'
Sed fushi al la vost'? Al vosto tre valora,
Kun bela kresko, orkolora?
Plibonas la atend', - la homoj dormas nun,
Kaj eble jam degel' okazos pro la sun'.
Atendas vane ghi, la vost' frostighas plue.
Alvenas hela tag' farighas jam malfrue —
Jen homoj iras nun kaj rekte al rivero.
La Vulpo en mizero
Penege strechas sin,
Sed la glacia fort' tre firme tenas ghin.
Okaze kuras Lup'. "Amiko plej supera!
Vi helpu sen prokrast'. Jen venas mia fin'!"
La Lupo tuj alvenis
Kaj savon entreprenis.
Tre simpla estis lia far':
Formordis li la voston sen prepar',
Kaj Vulpo kuris for sen vost', en fi-aspekto.
Felicha, ke la fel' postrestis sen difekto.
Tre komprenebla estas la fabel':
Se ne domaghus Vulp' pri hara bagatel',
Ne perdus voston ghi en savo de kruel'.
Оригинальный текст книги читать онлайн бесплатно в онлайн-библиотеке Knigger.com